We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 84

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 83 Psalms Psalms 85 →

1Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!

2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.

3Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.

4Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.

5Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;

7Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.

8Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.

9Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.

10Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.

11Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.

12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.

← Psalms 83 Psalms Psalms 85 →