We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 6

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 5 Psalms Psalms 7 →

1Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

2Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.

3Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?

4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

5Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?

6Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.

7Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.

8Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.

9Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.

10Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

← Psalms 5 Psalms Psalms 7 →