We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 23

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 22 Psalms Psalms 24 →

1La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

2Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

4Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

5Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

← Psalms 22 Psalms Psalms 24 →