We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 16

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 15 Psalms Psalms 17 →

1Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.

2Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.

5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

6Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.

7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

8Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.

9Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.

10Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

11Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

← Psalms 15 Psalms Psalms 17 →