We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 150

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 149 Psalms

1Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

2Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

3Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.

4Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.

5Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.

6Ĉio spiranta gloru la Eternulon. Haleluja!

← Psalms 149 Psalms