We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 127

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 126 Psalms Psalms 128 →

1Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.

2Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.

3Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.

4Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.

5Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.

← Psalms 126 Psalms Psalms 128 →