We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 114

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 113 Psalms Psalms 115 →

1Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,

2Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.

3La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;

4La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.

5Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

6Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?

7Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,

8Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

← Psalms 113 Psalms Psalms 115 →