We Believe JesusFé, Esperança e Nova Vida

Psalms 100

Esperanto: Esperanto Londona Biblio · esperanto

← Psalms 99 Psalms Psalms 101 →

1Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

2Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

3Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

4Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

5Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

← Psalms 99 Psalms Psalms 101 →